|
La sekreto de Hitler |
La sekreto de Hitler - ĉu estis Hitler sodomisto ?
Adolf Hitler kaj Ernst Röhm
Adolf Hitler kaj Rudolf Heß
Adolf Hitler kaj Ernst Schmidt
Sed kio estas kun Eva Braun ? Onidire ŝi estis nur kiel alibio por kaŝi la gejecon de la Kondukanto. Ŝi asertis kelkfoje al Eugen Dollmann (interpretisto de Hitler): 'li estas sanktulo', 'jam la penso al korpa kontakto estus por li makuligo de lia misio'. Herbert Döring, administranto en Obersalzberg (renkontiĝa loko kun Eva Braun) asertis ankaŭ firme ke korpa kontakto neniam ekzistis inter ili. Heinrich Hoffmann, fotografiisto kaj biografiisto de Hitler faris la samajn asertojn. El memoroj de August Kubitscheck al la teneraj momentoj kun Hitler: 'Mia amiko atendis min jam ĉe la stacidomo, salutis min en amika ekscito kun kiso kaj kondukis min tuj al sia domo, kie ni pasigis la unuan nokton.' La venontajn tri jarojn la venonta Kondukanto pasigis ĉe la vira hejmo en Vieno en la Meldemann strato. Samseksemeco estis tie konata afero. Ĉe komenco de la jaro 1913 eniĝis en la saman hejmon ankaŭ Rudolf Häusler. Ili estis intimaj amikoj. Ili nomiĝis Adi kaj Rudi (Adi und Rudi) Laŭ la polica protokolo el München 22 jara viro kun la nomo Joseph asertis: 'Mi pasigis la tutan nokton kun li.' Alia, 18 jara viro, kiu nomiĝis Michael asertis al la polico: 'Mi estis sen laboro de monatoj kaj mia patrino kaj mia frato estis ĉiam malsataj. Do mi akompanis la viron post lia peto al lia hejmo.' Alia, bubo kiu nomiĝis Franz asertis: 'Li demandis se mi volas resti kun li. Li diris ke li nomiĝas Adolf Hitler.' Hans Mend, militkamarado de Hitler diris al protokolo post jaroj kion li vidis: 'Hitler kuŝis dumnokte kun Schmidt, sia vira prostituito.' En la militpaperoj de Hitler staris: 'malgraŭ braveco konraŭ la malamiko pro samseksemula ago ekskludita de la promociigo al suboficira grado'. Tion skribis ankaŭ Erich Ebermeier, skribisto kaj juristo, kiu vidis la militistajn dokumentojn de Hitler. Laŭ Franz Schneider, kiu estis civita sekretaro asertis pri tiuj tempoj por la protokolo post la 2. mondmilito ĉe la prokurora ofico en München: 'Hans Mend kaj aliaj militkamaradoj de Hitler ŝmiris lian penison kun ŝukremo kiam li dormis por marki lin kiel samseksemulon.' Ernst Röhm, kiu estis la dua plej potenca persono post la Kondukanto ĝis sia likvido. Li kondukis la faŝistan organizon SA (SieĝTaĉmento - SturmAbteilung) kaj li estis bone konata en la samseksemule aktiva Berlina sceno. En 1933 la SA havis pli ol 400.000 membrojn kaj estis la organizo kio sekurigis la timon de la opoziciuloj. Laŭ kelkaj Röhm ĉantaĝis Hitler pro lia samseksemeco. En 1934 la Kondukanto decidis eskapi de la plej intimaj kamaradoj kaj tiel sekurigi sian potencon. Por tio li uzis kiel pretekston la samseksemecon de Röhm. Cirkuladis sekvanta ŝerco en la tiama tempo: 'Ĉu vi aŭdis ke la Kondukanto estis ŝokita kiam li eksciis ke Röhm estas gejo? Kiel ŝokita li estos kiam li ekscios ke Göring estas dika kaj Göbbels piedlamas ?' Rudolf Hess, vico de Hitler inter 1933-1941 diris pri la Kondukanto: 'mi amas lin'. Ernst Hanfstaengl, frua financa apoganto de Hitler kaj poste lia gazetara ĉefreprezentanto rakontis al sia filo Egon, ke Hitler estas por li sekse ege atraktiva besto. Hitler havis ankaŭ kun Emil Maurice kaj Julius Schreck specialan kontakton. (ambaŭ ŝoforoj de li) Emil Maurice estis nomita de Hitler kun la karesnomo Maurizel aŭ Mosel. Li rajtis resti kiel SS kondukisto malgraŭ judaj prauloj. La sekvanta ŝoforo, Julius Schreck kaj Hitler estis en 1931 la solaj gastoj en la hotelo 'Bube' ĉe 'Bad Berneck'. En 1936 mortis Schrek kaj Rudolf Hess skribis ke 'lia amo al la Kondukanto estis senlima'. En Obersalzberg en la privata ĉambro de Hitler apud la foto de lia patrino staris la foto de Julius Schreck. |
Se vi havas ian observon aŭ proponon bonvolu skribi al:
|
Redaktanto: György Dénes |