|
Rulkubo |
|
| Rulkubo |
La celo de la ludo estas rearanĝi la miksitajn kubojn tiel, ke la koloroj estas samaj ĉe la flankoj kun la aliaj kuboj. Vi devas klaki unu el la ok kubojn kaj tiu turniĝos en la liberan najbaran lokon. Uzu la sekvantajn butonojn: Miksi - por miksi la kubojn Ordigi - por aranĝi denove Solvi - por montri la sekvantan plej proksiman paŝon al la solvo - por montri la tutan solvonRedakti - por aranĝi la kubojn kiel vi volas |
En tiu originala versio la flankoj de la kuboj ne estis koloritaj kaj la celo estis trovit la plej mallongan movserion por turni la kubojn suben kun la libera loko en la mezo. Alia, pli malfacila versio estis ankaŭ menciita, kie ĉiuj 24 ekster videblaj surfacoj estas ruĝaj kaj ĉiuj 24 nevideblaj surfacoj nestas senkoloraj. Ĉi tie la celo estas fari ĉiujn ekstere ruĝajn kubojn senkoloraj. La ludo estas tre simila kun la ludo Krucpuzlo. |
||
Strategio / SolvoLa puzlo estas konstruita el 8 kuboj sur 3x3 kvadratoj, kie la centro estas libera.Ĉiu kubo estas identa kaj ĉiu flanko de la kubo havas alian koloron. Ekzistas kaneloj sur la pleto tiel ke se vi puŝas la kubon al la libera loko ĝi ruliĝas facile. Rulante la kubojn ili miksiĝos. La celo estas aranĝi la kubojn tiel ke ĉiuj kuboj havas sur la supera surfaco la saman koloron kaj la libera loko estos en la centro. Pli malfacila estas aranĝi tiel ke ankaŭ la flankaj surfacoj havos la saman koloron ĉe ĉiu kubo, do ili havos la saman orientiĝon. La nombro de la pozicioj: Supozu ke vi volas solvi nur la superajn kolorojn de la kuboj. Ĉiu kubo havas 6 facojn kie la elektita koloro povas esti. Do la 8 kuboj havas 68=1.679.616 eblajn orientiĝojn . La permutaĵo de la kuboj ne gravas pro ili estas identaj, escepte por la pozicio de la libera loko. Do entute estas 9·68 = 15.116.544 pozicioj. Se vi volas solvi por ĉiuj koloroj tiam gravas kie ili troviĝas, do ĉiu kubo havas 24 eblajn orientiĝojn. La permuto de la kuboj denove ne gravas pro ili estas identaj. Do la nombro de ĉiuj pozicioj estas maksime 9·248=990,677,827,584. Ne ĉiu pozicio el ili eblas pro la alpara kondiĉo. La orientiĝo de la kubo havas paran aŭ senparan alparon depende se para aŭ senpara nombro de kvarona turno necesas por ĝustigi ĝian pozicion. La alparo de la kuboj dependas de ilia orientiĝo kaj pozicio kompare al ilia komenca pozicio kaj orientiĝo. Do la kuboj disiĝas en du grupoj de je kvar kuboj. Tiuj kiuj komencis en la pintoj en unu grupo kaj tiuj kiuj komencis en la eĝoj en la alia. Ekzistas 9!/4!2 = 630 vojoj por permuti la grupojn en la pleto donante entute 630·128=270.888.468.480 poziciojn. Nocioj uzataj: - kvarona turno estas turno de 90 gradoj de iu kubo - duona turno estas turno de 180 gradoj de iu kubo Por la kvar perpendiklaj direktoj ni asignas la literojn: L - por maldekstre, R - por dekstre, B - por malantaŭe kaj F - por antaŭe Ekzistas kelkaj simplaj movvicoj kiuj movas kelkajn kubojn sed la libera loko restas centre. Por la sekvanta movvico ni asignas la literojn BL: - ruli la malantaŭan kubon antaŭen, - poste la maldekstran malantaŭan kubon dekstren, - poste la maldekstran kubon malantaŭen, - kaj fine la centran kubon maldekstren. La tri kuboj estas movitaj en cirklo en horloĝan direkton. La movon de la samaj kuboj en kontraŭhorloĝan direkton ni notas kun BL' . Do la kuboj estos movitaj en tiu kazo dekstren, antaŭen, maldekstren, malantaŭen . Simile la rotacio de la tri kuboj malantaŭe dekstre estos notita per BR se okazas en horloĝan direkton kaj BR' se en kontraŭan. La rotacio de la antaŭaj maldekstraj tri kuboj estos simile notita per FL aŭ FL'. Fine la turno de la antaŭaj dekstraj tri kuboj estos simile notita per FR aŭ FR'. Solvo: Antaŭe vi komencas la solvon, movu la kubojn tiel ke la spaco estos en la centro. Ĉe la komenco kaj fino de ĉiu paŝo en la solvo la spaco estos ĉiam en la centro. Solvi nur unu koloron: Tiu solvo faros ĉiujn kubojn esti samkoloraj supre. La koloroj ĉirkaŭ la flankoj restios miksitaj.
Tiu solvo orientos la kubojn same, tiel ke la koloroj ĉirkaŭ la flankoj estos ankaŭ ĝustaj. La solvo eblas ĉiam nur se la kuboj estis miksitaj el la komenca pozicio kaj ne tute hazarde.
|
|||
|
Simulilo, solvoj kaj kalkuloj de:
|
Adaptita kaj Esperantigita de: |
Observojn aŭ proponojn bonvolu direktu al:
|
|