Krucpuzlo

Klaku por ludi Krucpuzlon per JavaSkripto !

Krucpuzlo

Ludreguloj

La ludo apartenas al la kategorio de ludoj, kiujn kutime oni ludas sole.
La celo de la ludo estas rearanĝi la miksitajn krucojn tiel, ke la koloroj estas samaj ĉe la flankoj kun la aliaj krucoj.
Vi devas klaki unu el la ok krucojn kaj tiu turniĝos en la liberan najbaran lokon.

Uzu la sekvantajn butonojn:
Miksi - por miksi la krucojn
Ordigi - por aranĝi denove
Solvi - por montri la sekvantan plej proksiman paŝon al la solvo
- por montri la tutan solvon
Redakti - por aranĝi la krucojn kiel vi volas

Mallonga historio

La ludo estas produkto de la firmao 'Recent Toys Internacional' el Amsterdamo, Nederlando sub la nomo 'Crossteaser'.
La ludo estas tre simila kun la ludo Rulkubo.
La sola diferenco estas ke la pecoj ruliĝas alie se movitaj horizontale. La framo sekuras ke ne estas ebla aranĝi ilin sen solvi la puzlon.

Sur ilia produkto staras sekvanta slogano:

Pensu ronde agu kvadrate !

            Strategio / Solvo

La puzlo estas konstruita el travidebla framo fermante 8 identajn pecojn sur 3x3 kvadrata tabulo. Tiuj pecoj estas tridimensiaj krucoj kun je 6 perpendiklaj diverskoloraj brakoj.
La framo havas tri vertikalajn truojn sur la fronto kaj tri horizontalajn sur la dorso tra kiuj la antaŭaj kaj malantaŭaj brakoj trairas. Iu ajn najbara peco povas esti puŝita en la liberan lokon kaj la truoj devigas la krucojn ruliĝi ĉe ilia movo. Rulante la pecojn ili miksiĝos .

La nombro de la pozicioj:
Krucpuzlo havas la saman nombron da pozicioj kiel Rulkubo, do 128·9!/4!2=270.888.468.480 pozicioj.

Nocioj uzataj:
- kvarona turno estas turno de 90 gradoj de iu kubo
- duona turno estas turno de 180 gradoj de iu kubo

Por la kvar perpendiklaj direktoj ni asignas la literojn:
L - por maldekstre, R - por dekstre, U - por supre kaj D - por malsupre

Ekzistas kelkaj simplaj movvicoj kiuj movas kelkajn pecojn sed la libera loko restas centre.
Por la sekvanta movvico ni asignas la literojn UL:
- ruli la superan pecon suben,
- poste la maldekstran superan pecon dekstren,
- poste la maldekstran pecon supren,
- kaj fine la centran pecon maldekstren.
La tri pecoj estas movitaj en cirklo en horloĝan direkton.
La movon de la samaj pecoj en kontraŭhorloĝan direkton ni notas kun UL'. Do la pecoj estos movitaj en tiu kazo dekstren, suben, maldekstren, supren .
Simile la rotacio de la tri pecoj supre dekstre estos notita per UR se okazas en horloĝan direkton kaj UR' se en kontraŭan.
La rotacio de la subaj maldekstraj tri pecoj estos simile notita per DLDL'.
Fine la turno de la subaj dekstraj tri pecoj estos simile notita per DRDR'.

Solvo:
Haltigu la puzlon tiel ke la 'Crossteaser' emblemo estos tra la supero. La fronto havas vertikalajn truojn, la dorso horizontalajn. Unue movu la pecojn tiel ke la libera spaco estos centre. Je la komenco kaj fino de ĉiu movserio la spaco estos en centro.

Fazo 1: Solvi la frontajn kolorojn
Tiu solvo faros la frontan parton unukolora. La koloroj ĉirkaŭ la flankoj restos miksitaj. Rimarku ke tiu fazo estas la sama kiel la unua fazo ĉe la Rulkubo escepte ke la Maldekstra brako kaj la Dekstra brako la movvicoj estas svopitaj.
  1. Elektu kiun koloron vi volas havi sur la supero de ĉiuj pecoj.
  2. Faru iu ajn movojn kiujn vi plaĉas por turni tiel multajn pecojn kiel eblaj kun la ĝusta koloro supren.
  3. Se la supera meza peco orientiĝas malĝuste, vidu sur kia flanko estas la elektita koloro kaj faru la ĝustan movserion depende de la brako:
    Supera brako: UL' UL'
    Dekstra brako: UR' DR' DR' UR UR UR
    Maldekstra brako: UL DL DL UL' UL' UL'
    Dorsa brako: UR' DR' DL' DL' DR UR UR UR
    Suba brako: DR DR DR DR UR' DR DR DR UR
    La movserio orientos la pecojn ĝuste sed eble ili staros en alia loko.
  4. Se la supera maldekstra angula peco orientiĝas malĝuste, vidu sur kia flanko estas la elektita koloro kaj faru la ĝustan movserion depende de la brako:
    Supera brako: DL DL UL UL UL UL
    dekstra brako: UR' UR' UL' UL' UL' UL'
    suba brako: UR UR UR UL' UL' UR'
    maldekstra brako: DL' DL' DL' UL UL DL
    dorsa brako: DR DR DR UR UL' UL' UR' DR'
    La movserio orientos la pecon ĝuste, sed eble en alian lokon.
  5. Vi povas solvi la suban dekstran kaj suban centran pecon same. Simple haltu la puzlon tiel ke la Crossteaser emblemo estos sur la suba parto de la puzlo kaj ripetu la paŝojn c kaj d.
  6. Por solvi la restintajn pecojn, turnu la puzlon denove, tiel ke la emblemo estos denove sur la supera parto. Rimarku kiuj koloroj devas esti solvitaj sur tiu flanko. (kontraŭaj koloroj kompare al la antaŭaj), kaj ripetu la paŝojn c-e.

Fazo 2: Solvi flankajn kolorojn
Rimarku ke tiu fazo estas la sama kiel la analoga fazo ĉe la Rulkubo.
  1. Elektu kiun koloron vi volas havi sur la suba parto de la pecoj.
  2. Se tie ne troviĝas pecoj kun la elektita koloro sur la maldekstra aŭ dekstra flanko, saltu al la paŝo f.
  3. Trovu angulan pecon kaj mezan pecon kiuj ambaŭ bezonas kvaronan turnon (do havu la elektitan koloron sur la maldekstra aŭ dekstra flanko).
  4. Haltu la puzlon tiel ke la meza peco estas supre centre, kaj faru la sekvantan movserion depende de la pozicio de la angula peco:
    supre maldekstre: UL' UL' UR UR UL UL UR' UR'
    supre dekstre: UR UR UL' UL' UR' UR' UL UL
    sube maldekstre: DR' DR' DL' DL' UR' UR' DR' DR'
    sube dekstre: DL DL DR DR UL UL DL DL
  5. Ripetu paŝojn c-d ĝis ĉiuj pecoj havos la elektitan koloron supre aŭ sube.
  6. Se ekzistas malĝusta angula peco, haltu la puzlon tiel ke tiu angulo estos supre maldekstre (en tiu kazo ne gravas se la truoj estas vertikale aŭ horizontale), kaj faru:
    UL' UL' UR' UR' UR' UL UL UL UR UR UR UL'
  7. Se ekzistas ia meza peco kiu staras malĝuste, tiam haltu la puzlon tiel ke tiu peco estos supre centre (en tiu kazo ne gravas se la truoj estas vertikale aŭ horizontale), kaj faru:
    UR UL' UR UL' UR UL UR' UL UR' UL
  8. Ripetu paŝojn f-g ĝis ĉiuj pecoj staros bone.

Uzeblaj movserioj:
  1. Por halti la frontan koloron kaj turni ĉiujn pecojn kvaronon turnon, faru:
    UL UL UR UR UL DR DL' DL' DR DL DL DL DL UL'
  2. Por halti la frontan koloron kaj turni ĉiujn pecojn duonon turnon, faru:
    UL DR DL DR UR UL UL DR DR UR UL DL UL DR
  3. Por turni la koloron el la dekstra flanko al la fronto (kaj turni la frontan koloron supren), faru:
    UL UL DR DR UR' UL UL DL' DR DL' DL' UL' DR DL'
Simulilo, solvoj kaj kalkuloj de: Jaap Scherphuis Adaptita kaj Esperantigita de: György Dénes
Observojn aŭ proponojn bonvolu direktu al: