Barela Ludo

Klaku por ludi la Barela Ludo -n per JavaSkripto !

Barela Ludo
Barela Ludo - originala nomo 'Nintendo Ten Billion Barrel'

Ludreguloj

La ludo apartenas al la kategorio de ludoj, kiujn kutime oni ludas sole.
La celo de la ludo estas rearanĝi la miksitajn koloritajn pilkojn tiel, ke en ĉiu kolono estos nur samkoloraj pilkoj, escepte la nigrajn pilkojn, kiuj devas plenigi la superan linion.
Por turni iun pilkon en linio vi devas klaki la dekstran parton por movi dekstren kaj la maldekstran por movi maldekstren.

La puzlo estas tre malfacile solvebla pro la kaŭzo ke oni povas movi nur minime dek pilkojn.
Uzu la sekvantajn butonojn:
Miksi - por miksi la pilkojn
Ordigi - por aranĝi denove
Solvi - por montri la sekvantan plej proksiman paŝon al la solvo
- por montri la tutan solvon
Redakti - por aranĝi la barelon kiel vi volas

Mallonga historio

Ĉi tiu malfacila puzlo estis produktita de la firmao 'Nintendo' en 1980, antaŭ ili limigis sin al ludkomputiloj.
La ludo estis konata sub la nomo 'Ten Billion Barrel', 1010 aŭ 'Nintendo Tumbler Puzzle'.
La ludo havas tri diskojn kiuj intersekcas sin.

'Gumpei Yokoi' inventis la ludon ĉe 'Nintendo' kaj la Usona patento estis petita en 1980 kaj donita en 1983 kune kun la puzlo Miliarda Puzlo.
(per registra numero 'US 4,376,537' kaj projekta patento ' D267,661')

En Malproksima Oriento oni produktas denove la puzlon. Sur kunsendita papero staras sekvanta amuza teksto:

Unue vi povas frapeti vian cerbon iomete.
Poste probu aranĝi unu linion, poste du, poste tri kaj poste kvar liniojn.
Fine vi povas akiri la sekretojn de ĉi tiu defio kaj vi estos entuziasmita por ĝi.

            Strategio / Solvo

La puzlo enhavas 23 koloritajn pilkojn aranĝitaj en kvin kolonoj kaj ses linioj ĉirkaŭ la barelo.
Tri kolonoj havas je 5 pilkojn kaj du nenajbaraj centralaj kolonoj havas nur 4 pilkojn. La tri ekstraj pilkoj estas supre aŭ tute malsupre.
La nigra centrala kerno moviĝas supren kaj malsupren tiel, ke movas ankaŭ la tri kvinpilkajn kolonojn kun si.
La mezaj kvar linioj staras en du diskoj kiujn oni povas turni ĉirkaŭ la akso de la barelo.
Se oni turnas iun diskon, la enstarantaj pilkoj turniĝos ankaŭ kompare al la alia parto de la barelo.
La celo de la ludo estas rearanĝi la miksitajn koloritajn pilkojn tiel, ke en ĉiu kolono estos nur samkoloraj pilkoj, escepte la nigrajn pilkojn, kiuj devas stari en la plej supera linio.

La nombro de la pozicioj:
Egzistas 23 pilkoj kiuj donas maksime 23! poziciojn.
Tiu nombro praktike ne estas atingita pro sekvantaj kaŭzoj:
  • egzistas samkoloraj, identaj pecoj (3!·4!5)
  • la koloroj estas interŝanĝeblaj, do ne gravas kiu koloro estas en kiu kolono (5!)
Do egzistas 23! / (3!·4!5 5!) = 4.509.264.634.875 ≈ 4,5·1012 pozicioj. Tiu nombro estas pli granda ol la nombro 1010 skribita sur la pakaĵo.

Se ĉiuj pilkoj estus malsamaj, laŭ kalkulo de 'David Singmaster' (en 'Cubic Circular Issue 2') la nombro de ĉiuj eblaj pozicioj estus 23!/2 pro la kaŭzo, ke nur paraj permutacioj de la pilkoj estas akireblaj.

Nocioj:
Ni supozas, ke la centrala kerno de la barelo estas en la supera pozicio, kiu estas sia pozicio kiam la puzlo estas malsupren metita.
Sekvantaj literoj signifas la movon de la diskoj.
- T - la supera disko
- B - la suba disko
- l - turni maldekstren
- r - turni dekstren
Do Tl signifas ke oni turnas la supran diskon maldekstren (horloĝan direkton de super la barelo vidita).
La sama sed kun minuskla litero tl signifas la saman movon se la kerno estas malsupre.

Ni uzas la literojn ABCDE por montri la kolonojn de maldekstre al dekstren.
La linioj estos numeritaj de malsupre al supren de 1 ĝis 5.
Do C5 estas la pilko en la centrala kolono supre.
Ni uzas literojn a ĝis e por la koloroj de la kolonoj A ĝis E. Do a estas la koloro de la pilko A1 se la puzlo estas aranĝita.

Solvo 1:
Tiu solvas la barelon linion post linio.
Estas bazita sur la solvo de 'James G. Nourse' montrita en 'Simplaj Solvoj por Kubaj Puzloj'.
En la unuaj du fazoj la du malsuperaj linioj estos solvitaj.
Utilaj movserioj:
- egzemple tr Tl, movas C5 al C4, kaj C4 al C3
(se vi atente pritraktas vi povas rimarki, ke egzistas similaj movserioj por movi la pilkojn el linio 4 aŭ 5 al linio 3 sen konfuzi la superajn du liniojn)
- doubla svopo:ll Tll brr (Trr)
Tiu movserio svopas la pilkojn B2 kun B3 kaj A3 kun C3.
La lasta movo en la serio plejparte ne estas necesa pro ni uzas ĝin por la solvo de la unuaj du linioj.
Sed vi povas certe uzi ankaŭ por movi pilkon en kolono B de linio 2 al 3 kaj inverse de 3 al 2.
Se vi volas movi pilkon el alia kolono de linio 2, vi povas turni la malsuperan diskon por movi ĝin en la kolonon B, faru la duoblan svopon kaj movu reen la malsuperan diskon en sian originalan pozicion.
Fazo 1: Solvi la unuan linion
  1. Decidu kiujn kolorojn vi volas havi en ĉiu kolono.
    Se vi jam havas en la unua linio diverskolorajn pilkojn kaj vi ne interesiĝas pri ilia vico vi povas tute trasalti ĉi tiun fazon.
  2. Turnu la suban diskon tiel, ke A1 havas nenigran pilkon. Elektu tiun pilkon havante la ĝustan koloron por la kolono A. Memoru, ke se vi jam solvis la puzlon, vi povas movi la du diskojn ĉirkaŭen tiel, ke la koloroj de la kolonoj estos laŭ via deziro.
  3. Faru Br, por movi la unuan pilkon al B1.
  4. Movu la pilkon de koloro e al B2 sekvante:
    1. Trovu pilkon en linio 3 de koloro e. Se vi ne trovas, movu unu al linio 3 per la supera metodo.
    2. Turnu la superan diskon por movi la pilkon al B3.
    3. faru la duoblan svopon por porti ĝin al B2.
  5. Faru Brr, movante la unuajn du pilkojn al D1 kaj D2.
  6. Movu la pilkon de koloro c al B2, sammaniere kiel antaŭe priskribita.
  7. Faru Br bl. Tiu movas la tri pilkojn en poziciojn E1, D1 kaj B1.
  8. Movu la pilkon de koloro b al B2, sammaniere kiel antaŭe.
  9. Faru Bll.
  10. Movu la pilkon de koloro d al B2, sammaniere kiel antaŭe.
  11. Faru Bll bl. La malsupera linio nun devas esti ordigita.
Fazo 2: Solvi la duan linion
  1. Turnu la suban linion ĝis B1 kaj B2 havos malsamajn kolorojn.
  2. Trovu pecon de la sama koloro, kiel B1 kaj movu ĝin al B2, uzante la samajn metodojn kiel en la unua fazo.
  3. Ripetu la paŝojn a kaj b ĝis la subaj du linioj estas ordigitaj.
Fazo 3: Solvi la trian linion
  1. Turnu la superan diskon por ke trafas la plejmultaj pilkoj el la tria linio kun la pilkoj el la dua linio.
  2. Trovu kolonon, kie sur la tria linio estas malbona pilko. Turnu ambaŭ diskojn por movi tiun kolonon al kolono C.
  3. Trovu pilkon, kiu apartenas al C3. Egzistas 12 eblaj pozicioj, kie ĝi povas esti. Faru la sekvantan movserion, depende de tiu pozicio:
    A3: tll Tll tll Trr tr Tr tll Tl tll
    B3: Tl tl Tll tll Tl trr Trr trr
    D3: Tr tr Trr trr Tr tll Tll tll
    E3: trr Trr trr Tll tl Tl trr Tr trr
    A4: tr Trr trr Trr tr Trr trr Trr tr
    B4: trr Tl tl Tll tr Tll tll
    C4: trr Tr trr Trr tr Tl trr Tr trr
    D4: tll Tr tr Trr tl Trr trr
    E4: tl Tll tll Tll tl Tll tll Tll tl
    A5: Trr tr Tll tll Tll tll Tr tr Tll
    C5: tll Tll tr Tll tl Tl trr
    E5: Tll tl Trr trr Trr trr Tl tl Trr
  4. Ripetu la paŝojn b kaj c ĝis la tria linio estos ordigita.
Fazo 4: Solvi la kvinan linion.
Ripetu la 3 paŝojn sube ĝis ĉiuj nigraj pilkoj estas en la supera linio.
  1. Se A5 ne estas nigra, tiam turnu ambaŭ diskojn tiel, ke kolono D enhavantos nigran pilkon. Por movi la nigran pilkon el D4 en la superan linion faru la movserion:
    tll Tr tr Tll tr Tr tr Tll tll
    La nigra pilko ne necese iros al la pozicio A5, sed certe en la superan linion.
  2. Se C5 ne estas nigra, turnu ambaŭ diskojn tiel ke la kolono B enhavos nigran pilkon. Por movi la nigran pilkon el B4 en la superan linion, faru la movserion:
    tll Tll tr Tr tr Tll tr Tr tll
    la nigra pilko ne necese iros al la pozicio C5, sed ĝi iros certe en la superan linion.
  3. Se E5 ne estas nigra, turnu ambaŭ diskojn tiel, ke la kolono B enhavos nigran pilkon. Por movi la nigran pilkon el B4 al la supera linion, faru la movserion:
    trr Tl tl Trr tl Tl tl Trr trr
    La nigra pilko ne necese iros al la pozicio E5, sed ĝi certe iros en la superan linion.
Fazo 5: Solvi la kvaran linion
  1. Nur la kvara linio restis, kaj tiu estas facile solvebla svopante la pilkojn inter ili. Trovu du pilkojn sur la kvara linio kiuj se svopitaj movos minime unu el ili en la ĝustan kolonon.
  2. Turnu ambaŭ diskojn por movi la du kolonojn al la kolono C kaj al unu el A aŭ B.
  3. Por svopi B4 kaj C4, faru:
    trr Tl tl Trr tl brr Tl trr Trr bll Trr
    Por svopi A4 kaj C4, faru:
    tr Tl Bl bll Tll brr Tll tl Br
Solvo 2:
Tiu solvas la barelon plejparte en kolonoj.
Fazo 1: Solvi la nigrajn pilkojn (ĉe la supera linio).
  1. Se A5 ne estas nigra, turnu la diskojn por movi nigran pilkon en kolonon A, kaj ripetu Br Tr bl tl ĝis ĝi estos en A5.
  2. Se C5 ne estas nigra tiam turnu la diskojn por movi unu nigran pilkon en kolonon C. Farante la movseriojn alterne Tr tl kaj Tl tr ĝis ĝi estos en C5. Rimarku ke la unua movserio movas A5 al E5, kaj la dua movas ĝin reen. Se la unua nigra pilko finiĝos ĉe E5, kiam C5 estas solvita, tiam faru tll por prepari por la sekvanta paŝo.
  3. Se E5 ne estas nigra tiam turnu la diskojn por movi ĝin al la kolono D. Alterne faru la movseriojn trr brr Tll Bll kaj tll bll Trr Brr ĝis ĝi estos ĉe D4. Rimarku ke la unua movserio movas A5, C5 al C5, E5 kaj la dua movas ilin reen. Se la nigraj pilkoj estas nun ĉe A5, C5, D4 tiam faru trr por solvi ilin. Se ili estas ĉe C5, E5, D4 tiam ili povas esti solvitaj per la movserio Tll tll.
Fazo 2: Solvi la kolonojn
  1. Decidu kiun koloron vi volas por ĉiu kolono. Turnu la diskojn por movi tiel multajn pilkoj kiel eble en la ĝustajn kolonojn.
  2. Trovu pilkon kiu estas en malĝusta kolono. Trovu la kolonon kie ĝi devus esti, kaj trovu ankaŭ la pilkon en tiu kolono kiu estas ankaŭ en malĝusta loko. (dezirinde apartenante al la unua kolono). Tiuj du pilkoj povas esti svopitaj.
  3. Turnu ambaŭ diskojn kune tiel, ke la du pilkoj estos en la kolono C kaj kaj kolono A aŭ B.
  4. Por svopi la du pilkojn, faru la necesan movserion el la subaj:
    A1, C1: Bll br Tll br Trr Bl br Tll br Tr
    A2, C1: Tll Brr brr Bl bll Brr br Bll br
    A3, C1: Bl bll Bl brr Tll bll Br brr Tr
    A4, C1: tr Tll br Bl Tll br Br bl Tl tl
    B1, C1: Bl brr Br bll Br Tr bll Br brr Bl
    B2, C1: Trr Bll br Tl Bl bl Tr bll Tr bl
    B3, C1: Tll br Tll Bl br Br bl Tl
    B4, C1: Tr tr Trr br Tll Bl br Br tl bl Tl
    A1, C2: bl Trr bl Bl Tll bl Trr bl
    A2, C2: Br bl tl Tll bll Trr tr bll Bl
    A3, C2: Bl brr Tr bl Tll bl
    A4, C2: Bl tr br Tr br Tl tl bll Br
    B1, C2: Trr brr Bl bll Bl brr Bll bl Tr
    B2, C2: Bl bll Tl brr Br bll Tr brr
    B3, C2: Bll bl Br Trr bl Bl Tr br
    B4, C2: Bl Tl tr Tll bll Trr tl Tll brr Trr
    A1, C3: Br Tll bll Bl brr Trr bll Br brr Bl
    A2, C3: Bll Trr bll Tl br Trr br
    A3, C3: bll Tll brr Trr
    A4, C3: Trr tl Tll brr Trr tr bll Tll
    B1, C3: Br Tll bl Trr Br bl Bl br Bl
    B2, C3: Trr tll Trr bll Tll trr brr Tll
    B3, C3: Trr bl Trr brr Tll bl Tll
    B4, C3: Tll tl Trr bll Tll tr brr Trr
    A1, C4: Bll tl brr Tll Br bll Trr tr brr Bl bll Brr
    A2, C4: Trr Bll tl bl Tl bl Tr tr brr Bl
    A3, C4: tr Trr Brr bll Tll tl brr Bll
    A4, C4: Tl Bll tll bll Tl tll brr Tll Bll tl
    B1, C4: Br tl Tll bl Trr Br bl Bl tr br Bl
    B2, C4: tl Tll bll Trr tr Tll brr Trr
    B3, C4: Tll Br tr brr Tll bll Trr Brr tl
    B4, C4: Tl tll Tr tl Tll tl Tll tll Trr tr
    Rimarku, ke tiuj movserioj miksos ĉiun kolonon, sed nur la du elektitaj pilkoj moviĝos en aliajn kolonojn.
  5. Ripetu la paŝojn b-d ĝis ĉiuj kolonoj estos ordigitaj.
Aliaj movserioj
  1. Kolonaj svopoj: (kalkulitaj de 'Mike Godfrey')
    Svopu A,C: br Bl br Bl bll tr Tr brr Tl brr Bll bl tl
    Svopu B,D: Tr bll tl Trr bll Bl Tll bl Tr br b1 Tl bl tr Tl
    Svopu B,E: Tr br Br bl Brr bll tr Tl bl Brr Tr brr tl Brr Tl
    Svopu A,B: trr Bll Tl bl Tl tll Tr trr Tll brr Br bll Trr bll Tl
    Svopu B,C: Br bll Tr bll trr Tr tll Brr Tr bll Brr Tl br Tll trr Tll
    Svopu A,E: tr Bl Tr bl Tl brr Br brr tll Tl bl Tr tr Bl
Interesaj formoj:
  1. Spiralo:
    bll Tr bll Tr bl Bl Tl br Bl
  2. Zigzago:
    Faru Spiralon kaj poste sekvantan movserion Brr.
  3. Flago:
    bll Trr Brr tll brr Trr tl br Trr Bl tr br Tr Br brr
  4. Miksaĵo:
    Tr tll Tr tr Tl tl Tr tr Tll
Simulilo, solvoj kaj kalkuloj de: Jaap Scherphuis Adaptita kaj Esperantigita de: György Dénes
Observojn aŭ proponojn bonvolu direktu al: